Ne nur la kvarjara regno sed ankaŭ la eliro de Donald Trump havas tragedian-komikan aspekton. Komika ĝi estas, pro la fakto ke ĉiu povas konstati ke Donald Trump estas iuspeca klaŭno, pro sia senĉesa mensogado, siaj absurdaj pri-sanaj konsiloj, siaj sen-degnaj atakoj kontraŭ oponantoj aŭ hieraŭaj kunlaborantoj. Tragedia tamen, pro tio ke li, dum kvar jaroj, tenis kiel ostaĝon ne nur sian popolon sed eĉ la tutan planedon, per sia negado de la scienco kaj per sia ĥaosa, ofenda kaj agresema diplomatio. La homaro, aŭ almenaŭ tiu parto kiu havas liberan aliron al diversecaj inform-fontoj povas nun suspiri pro malpeziĝo. Aŭ ĉu vere indas?

Unuflanke, Biden povos remeti sian nacion sur la relojn post tiom da misvojiĝoj dum kvar jaroj de Trumpismo. Koncerne la natura medio, li certe rekonstruos la protektadon de akvo-provizoj kaj plifortigos la regularon por pura aero. Kaj, plej grave, li reeniros la interkonsenton de Parizo por bremsi la klimatan ŝanĝon, la unikan esperon por ke la tuta mondo decide ĉirkaŭprenu tiun defion. Nek ekzistas dubo ke li insiste klopodos por defendi kaj etendi la san-asekuran sistemon. Biden, sub premo de la maldekstra flanko de sia partio, eĉ engaĝiĝis pli-altigi la minimuman horan salajron ĝis 15 dolarojn.
Tamen, Trump fiaskis sed kerne, Trumpismo restas forta. Konkrete, la Senato restos sub la kontrolo de la Republikanoj, escepte se la Demokratoj akiros la du Senatajn seĝojn de la ŝtato de Georgio pri kiuj oni balotos ene de kelkaj semajnoj. Trump nomumis tri juĝistojn el la naŭ sidantaj nun en la supera kortumo; tial la konservativuloj tenas nun plimulton de ses, kontraŭ tri seĝoj por la liberaluloj. Similan malekvilibron li kreis rilate al la Federaciaj juĝistoj. Tiuj juĝaj postenoj okupiĝas dumvive, kaj la nomumintoj estas historie inter la plej junaj. Tio garantios jardekojn de juraj decidoj favore al la religia dekstro kaj konforme al la korporaciaj interesoj.
Pli vaste, Usono estas pli dividitaj ol iam ajn ekde la civita milito (1861-1865). Ne temas nur pri du kampoj sed pri multego da etnaj, religiaj kaj sociaj grupoj, iom unuigitaj per la du partioj en du sin forte kontraŭantaj koalicioj. En la Demokratia, la maldekstro penas por defendi ekologion kaj sociajn rajtojn kontraŭ la Nacia Komitato (Democratic National commitee) kiu multe dependas de mondonacojn de korporacioj kaj bankoj kaj ne pretas rompi kun siaj Wall Street kaj “Hi-tech” subtenantoj. Krome, la Demokratia gvidistaro subtenas senkondiĉe la komercan tutmondiĝon, kiu forte damaĝis plurajn industriajn branĉojn kaj kostis multajn bone pagitajn labor-postenojn. En la Respublikana Partio, Donald Trump sukcesis arigi diversajn frustrojn kaj malkontentojn kaj kunigi ilin kun tradicioj de religia ekstremismo, blanka supereco, kaj primitiva virecismo. La ideo de Usona aparteco kaj supereco estas multe pli profunde enradikiĝita en la nacia animo ol alilandanoj ĝenerale agnoskas. Ni komprenu ke ĝi permesis al Trump doni fortan konsiston al la ekstrem-dekstra frakcio kiu nun dominas la Republikanojn kaj timigas la plej malebriajn el iliaj gvidantoj. La ideologio de “Make America Great Again” estas venena trinkaĵo. Nenio montras ke la botelo, kiu enhavas ĝin, estus nun malplena.
Michael Leibman
Koran dankon Mikaelo. Ni esperas ke Biden sekvas la promesitan linion. Mia demando: kian rolon ludas la Verda Partio en Usono ?
LikeLike
Bona demando, sed malfacilas respondi. Laŭ la rezultoj, la Verda Partio ŝajne ludis nur marĝenan rolon. Sed la voĉdona sistemo en Usono ne permesas la realan ekziston de pluraj partioj. Ne ekzistas proporcia reprezentado, ne ekzistas dua raŭndo. Nur la Demokrata Partio kaj la Respublikana Partio havas ŝancon esti elektitaj. Historie, triaj partioj neniam sukcesis venki en nacia voĉdonado, ili ekzistas nur por protesti, antaŭenigi ideojn, kaj eventuale konkeri lokajn postenojn. Ĉi-jare, la ĉefa tasko por multaj verdemaj voĉdonantoj estis venki Trump. Sed ni povos estonte pli funde pritrakti la diversajn tendencojn de la nuntempa soci-ekologia movado en Usono. Grava temo.
LikeLike