
La okupado de la usona kongreso fare de fanatikaj subtenantoj de Donald Trump estas sendube venko de sen-racieco super demokratio. Usonaj Demokratoj ne havos problemon por atribui ĉi tiun fiaskon al la frenezo de ununura homo kaj al la servila konduto tiom evidenta ĉe la Republikanoj. Tamen ĉi tiu fiasko estas la kulmino de historiaj procezoj evoluantaj ekde la koloniigo de la nordamerika kontinento. Ni ne forgesu, ke la Usona respubliko fondita en la 1787 baziĝis sur la sklaveco : ĝia tiom respektata Konstitucio estis ŝancela kompromiso, kiu garantiis al la sudaj ŝtatoj la rajton ekspluati sklavan laboristaron, same kiel brutaron, la sklavo havanta neniun juran identecon. Kaj la absurda sistemo uzata ankoraŭ nuntempe por la elekto de la Prezidanto, kaj la ekstrema malekvilibro de la reprezentado en la Senato (2 senatanoj por ĉiu ŝtato, sendepende de la nombro de ties loĝantoj) devenas de ĉi tiu tempo. La Civila Milito aboliciis la sklavecon, en la 1865a sed ĉi-lasta daŭros en aliaj formoj en la sudaj ŝtatoj. Migrante okcidenten al la senlimaj prerioj aŭ norden al la vastaj fabrikoj, la Afrik-usonanoj akiris civitajn rajtojn sed renkontis, samtempe, ĉiuspecajn diskriminaciojn, kiuj, kvankam ili malpliiĝis, daŭras ĝis hodiaŭ, kiel pruvas la multaj policaj perfortaĵoj. En la sudaj ŝtatoj la leĝa egaleco estis enkondukata nur en la jaro 1964.

Same kiel rasismo, la regado de la monaj potencoj estas konstanto en la historio de Usono. Al ĝi aldoniĝis ekde post la fino de la dua mondmilito la pezo de la milita-industria komplekso. Krome, ĉirkaŭ ĉi tiu tempo, gazeta magnato Henry Luce alvokis la regantan klason fari el la 20-a jarcento “la Usonan Jarcenton” ; kaj tiu esprimo baldaŭ fariĝis banala parto de la pripolitika vortprovizo. Kredo je la priĉia supereco de Usono estas ankoraŭ forta hodiaŭ, precipe inter la Respublikana balotantaro. Al la militismo, naciisma aroganteco, difuzaj aŭ koncentritaj formoj de rasismo, aldoniĝas la pezo de fundamentismaj religioj kaj superstiĉaj kredoj. Se eblas lamenti en Eŭropo pri la rolo de sociaj retoj, kie cirkulas ĉiuspecaj onidiraĵoj kaj bizaraj teorioj, sen la filtrilo de profesia ĵurnalismo, en Usono, jam delonge fundamentismaj evangeliistoj kaj ekstremaj dekstruloj distilas senbride siajn venenojn ĉe lokaj radistacioj.

Du esencaj karakterizaĵoj apartigas la Usonan politikan kulturon de la Eŭropa politika kulturo: pli granda pezo de ekstremdekstraj ideologioj kaj malpli forta laborista kaj socialisma tradicio ; tial, la iluzioj de Trumpismo unuflanke, kaj aliflanke, la malfacileco de Bernie Sanders superi en la Demokrataj antaŭbalotoj. Cetere, la unu-runda balot-sistemo marĝenigas la partiojn situantajn maldekstre de la demokratoj, precipe la Verduloj, kaj permesas al la faŝismaj tendencoj teni kiel ostaĝojn la plej respektindajn el inter la Respublikanoj.
La nov-liberala tutmondiĝo prezentas la samajn problemojn ambaŭflanke de la Atlantiko: malindustriiĝo, stagnado de malaltaj salajroj, disvolviĝo de ekonomia malsekureco. Ĉe la ideologia nivelo ni trovas en Eŭropo la samajn tendencojn kiel en Usono, sed ilia pezo kaj la manovro-kapablon, kiun la institucioj permesas al tiuj tendencoj, tute ne samas. Sume, la usonanoj estas niaj aliancanoj, sed ĉi tiuj aliancanoj estas samtempe peza ŝarĝo. Urĝas por ĉiuj eŭropanoj ĝuste taksi la koston de ĉi tiu ŝarĝo kaj la riskojn, kiujn prezentas al ni, la alianco kun potenco kies estonto estas tiom malsekura.