Forpasis Donald Rumsfeld, elstara figuro de Usona militismo

La 29a de Junio mortis, Donald Rumsfeld, eksa Ministro pri Milito de Usono. Sia statuto donas al li la privilegion esti honorita kiel alta servisto de sia nacio. Pli objektiva rigardo devigas nin al multe pli kritika juĝo.

Rumsfeld famas kiel ĉefa arkitekto de la Iraka milito. Li celis porti la potencon de Usono al ĝia plej alta pinto sed komplete fiaskis. La milito, kiun li lanĉis, kaŭzis milojn da mortoj ĉe la Usona flanko kaj pli ol 300 000 ĉe la Iraka flanko, plejparte civilulojn. Ĝi kaŭzis socian kolapson el kiu Irako ankoraŭ ne estas restariĝinta. Ĝi disĵetis la semojn el kiuj kreskis la Islaman Ŝtaton. Fine, ĝi nutris la flamojn de terorismo en Eŭropaj landoj.

Kompreneble, Rumsfeld ne krimis sola. Li estis akompanita de altranguloj de la Administracio de George Bush, inter aliaj de la Vic-prezidanto Dick Cheney. Al la “eksterlanda politika establaĵo” (angle: Foreign Policy Establishment) apartenis ankaŭ dekstrulaj skribistoj kaj pensistoj kiel William Kristol, John Bolton, Norman Podhorez, ktp. Pluraj estis partoprenantoj en la ĝuste nomita “Projekto por Nova Usona Jarcento”, pensfabriko kiu celis garantii daŭran hegemonion de Usono en la mondo.

Fine da la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento tiuj “nov-konservatismuloj” spronis Netanyahou postlasi la perspektivon malfermitan per la Oslo akordoj kaj preparis la invadon de Irako. La tiam estonta Vic-sekretario pri Defendo deklaris “La vojo al la paco en la Meza Oriento trairas Bagdadon”.

Tamen Irako estis en lama stato pro la komercaj restriktoj truditaj de Usono ekde la unua Iraka milito. Facila venko ŝajnis realisme sed mankis kredinda preteksto por invadi. Malestis minaco, la nov-konservatismuloj tial decidis krei ĝin, akuzante la registaron de Saddam Hussein ke ĝi estas amasiginta armilojn de amas-detruon. Konstante, Bush kaj siaj subuloj komparis Hussein kun Hitlero, pretendis ke li kaŝas parton de siaj atomaĵoj de la UN inspektistoj, ke li havas stokon de venenajn gasojn. Ili eĉ inventis frenezaĵon pri ligo inter la Saŭd-Araba teroristo Osama Bin-Laden kaj la reĝimo de Hussein. Post la Usona invado de 2003 tiu amaso de mensogoj forvaporiĝis kiel miraĝo en la sablo. Rumsfeld estis deklarinta “tiu milito povus daŭri ses tagojn aŭ ses semajnojn, eble, sed mi dubas, ses monatojn”. Oficiale, ĝi daŭris ok jarojn. Reale, la tuta regiono daŭre suferas pro la konsekvencoj de tiu neleĝa atako.

Junaj postvivantoj trairas la ruinojn de Mosul

Ekzistas diversaj hipotezoj por ekspliki kial Usono decidis invadi Irakon. Plej ofte aŭdiĝas ke Usono volis akapari la plej grandan parton de la naftaj resursoj de Irako. Sed nafto disponeblas aliloke kaj mi dubas ke vere necesas lanĉi militon por antaŭenigi la interesojn de la Usonaj naft-firmaoj. Klare, pli gravas la rolo de la armea-industria komplekso ĉiam-soifanta por dolaroj, daŭre serĉanta novajn malamikojn por anstataŭigi la malaperinta Sovetia minaco. La militoj de Usono en la Meza Oriento celis redesegni la mapon de tiu regiono konforme al la volo de la unua monda potenco. Ĝi draste fiaskis sed Usono daŭre posedas kaj hegemonian ambicion kaj konsiderindajn armilarojn por provi realigi ilin.

Donald Rumsfeld mortis, bedaŭrinde siaj revoj daŭre vivas.

This entry was posted in Senkategoria on by .

About mikaelo51

Mi estas Usono-devena Franco. De ĉiam mi interesiĝis pri historio, politiko kaj ekonomio, kaj multe atentis la kritikojn de nia ekonomia sistemo de ekologia vidpunkto. Mi aliĝis al la Franca Verda Partio en la jaro 1993. Amiko en la Verda Partio informis min pri Esperanto kaj alpelis min al ĝia lernado en la jaro 2006.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s