La venonta renkontiĝo de “Verdire Verde kaj Verve: tutmondaj diskutoj pri politika ekologio”, okazos la venontan dimanĉon, de la 21:00 ĝis 22:30 Centra Eŭropa Somera Tempo (19:00 UTC). Ni daŭrigos nian diskuton pri la efiko de Olimpikaj Ludoj sur la gastigantaj landoj.Dum nia lasta kunsido, post prezento de Beno Ŝar, ni diskutis pri la ekonomia kaj socia efikoj de la Olimpikoj.Inter la temoj traktitaj: La malekvilibra naturo de la kontraktoj inter la Olimpika Komitato kaj la lokaj aŭtoritatoj, kiu permesas al tiu instanco enkasigi grandajn profitojn dum la impostpagantoj pagas la elspezojn. La subpremo kaj la murda perforto, kiu markis la Rio-ludojn La amasa opozicio de la Japanoj al la Olimpikaj Ludoj, kiuj baldaŭ malfermiĝos en Tokio malgraŭ la epidemio. La propagando de la OK por stimuli sportan entuziasmon kaj kaŝi la komercan naturon de la evento kaj la senhontan ekspluatadon, kiu akompanas ĝin.La venontan fojon ni pridiskutos pli precize la damaĝojn al la naturo kaj ankaŭ kiel konsciigi pli vaste ke necesas pli ĝuste taksi avantaĝojn kaj malavantaĝojn de amasaj sportaj eventoj. Aliĝu al nia rondo ĉe la sekva adreso:
Olimpikaj efikoj: ĉu la ludoj valoras la kostojn?
Leave a reply