Category Archives: Senkategoria

La Ĝenerala sekretario de UNO petas la nuligon de ĉiuj karbo-projektoj por konservi ŝancon savi la klimaton

Karbo centralo kaj vent-radoj konkuras (ĉi tie en Germanio)

La pasintan mardon, emfazante, ke la mondo ankoraŭ havas “batalan ŝancon” limigi tutmondan varmiĝon per tuja kaj ambicia klimata agado, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, instigis registarojn kaj privatan sektoron nuligi ĉiujn planitajn karbajn projektojn, ĉesigi financadon por karbo-bruligaj elektro-centraloj, kaj elekti anstataŭe subteni justan transiron per investado en renovigebla energio.

“Iam karbo alportis malmultekostan elektron al tutaj regionoj kaj esencajn laborpostenojn al komunumoj,” Guterres diris en video-mesaĝo ĉe la virtuala kunveno de la Alianco por Transiro el Karbo. “Tiuj tagoj forpasis.”

Elimini karbon de la elektra sektoro estas la plej grava paŝo por konformiĝi al la 1,5-grada celo,” Guterres daŭrigis, aludante al la politika celo malhelpi planedajn temperaturojn leviĝi pli ol 1,5 ° C super antaŭindustriaj niveloj. “La tutmonda karba uzo en elektroproduktado devas fali je 80% sub la niveloj de 2010 ĝis 2030,” li aldonis.

Plenumi la klimatan celon de 1,5 ° C dum ĉi tiu jardeko eblas, laŭ Guterres, sed postulos forigi “la plej malpurajn, plej poluajn kaj, jes, pli kaj pli multekostajn fosiliajn brulaĵojn de niaj elektrosektoroj.”

En sia alparolo, la estro de UN indikis tri paŝojn, kiujn devas fari publikaj aŭtoritatoj kaj kompanioj por “fini la mortigan toksomanion je karbo.”

- Nuligi ĉiujn tutmondajn karbajn projektojn jam lanĉitaj
- Fini la internacian financadon de karbaj centraloj kaj stiri la investadon al projektoj pri renovigeblaj energioj
- Komenci tutmondan klopodon por finfine organizi justan transiron.

Guterres alvokis la 37 membrojn de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo (OECD) – grupo de relative riĉaj landoj kun pli granda historia respondeco, pro ĉerpado de fosiliaj brulaĵoj kaj elsendado de forcejaj gasoj, kiuj kaŭzas mortigan poluadon kaj detruas la klimaton – al ” engaĝiĝo por forigo de karbo “ĝis 2030, kaj instigas ne-OCDE-landojn fari tion antaŭ 2040.

Pledante por fino al la tutmonda financado de karbaj projektoj kaj transpaŝo al subtenado de evoluaj landoj por transiro al pura energio, Guterres petis “ĉiujn multflankajn kaj publikajn bankojn – same kiel investantojn en komercaj bankoj aŭ pensiaj fondusoj – ŝanĝi siajn investojn nun favore al la nova ekonomio de renovigebla energio. “

Emfazante, ke “la transiro de karbo al renovigeblaĵoj rezultigos la netan kreadon de milionoj da laborpostenoj antaŭ 2030,” Guterres agnoskis, ke “la efiko sur regionaj kaj lokaj niveloj estos diversa.”

“Ni havas kolektivan kaj urĝan respondecon trakti la gravajn defiojn, kiuj venas kun la rapideco kaj amplekso de la transiro,” li daŭrigis. “La bezonoj de karbo-produktantaj komunumoj devas esti agnoskitaj, kaj konkretaj solvoj devas esti provizitaj je tre loka nivelo.”

La estro de UN instigis “ĉiujn landojn akcepti la gvidliniojn de la Internacia Organizo pri Laboro por justa transiro kaj adopti ilin kiel minimuman normon por certigi progreson al deca laboro por ĉiuj.”

La pandemio de koronaviruso, rimarkis Guterres, “akcelis” la malpliiĝon de la “ekonomia daŭrebleco de karbo”, dum planoj por ekonomia revigligo donas eblecon starigi verdan transformon de la monda infrastrukturo.

En multaj mondopartoj, justa transiro kongruas kun garantio de universala aliro al energio, diris Damilola Ogunbiyi, ĝenerala direktoro kaj speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario pri Daŭrigebla Energio por Ĉiuj.

Ogunbiyi diris al la ĉeestantoj de la konferenco, ke preskaŭ 800 milionoj da homoj en la tuta mondo ankoraŭ malhavas aliron al baza elektro, dum 2,8 miliardoj estas sen puraj kuiraj brulaĵoj.

“Ĝuste nun ni estas ĉe vojo-kruciĝo, kie homoj volas ekonomie restari, sed ili serĉas la plej bonajn ŝancojn por fari tion,” ŝi diris. “Kaj ni emfazas investojn en daŭrigebla energio por instigi ekonomian disvolviĝon, krei novajn laborpostenojn kaj doni ŝancojn al la homoj plenumi siajn tutajn kapablojn.”

Fiaskinta puĉo, fiaskonta alianco?

Trump mob storming Capitol Hill

La okupado de la usona kongreso fare de fanatikaj subtenantoj de Donald Trump estas sendube venko de sen-racieco super demokratio. Usonaj Demokratoj ne havos problemon por atribui ĉi tiun fiaskon al la frenezo de ununura homo kaj al la servila konduto tiom evidenta ĉe la Republikanoj. Tamen ĉi tiu fiasko estas la kulmino de historiaj procezoj evoluantaj ekde la koloniigo de la nordamerika kontinento. Ni ne forgesu, ke la Usona respubliko fondita en la 1787 baziĝis sur la sklaveco : ĝia tiom respektata Konstitucio estis ŝancela kompromiso, kiu garantiis al la sudaj ŝtatoj la rajton ekspluati sklavan laboristaron, same kiel brutaron, la sklavo havanta neniun juran identecon. Kaj la absurda sistemo uzata ankoraŭ nuntempe por la elekto de la Prezidanto, kaj la ekstrema malekvilibro de la reprezentado en la Senato (2 senatanoj por ĉiu ŝtato, sendepende de la nombro de ties loĝantoj) devenas de ĉi tiu tempo. La Civila Milito aboliciis la sklavecon, en la 1865a sed ĉi-lasta daŭros en aliaj formoj en la sudaj ŝtatoj. Migrante okcidenten al la senlimaj prerioj aŭ norden al la vastaj fabrikoj, la Afrik-usonanoj akiris civitajn rajtojn sed renkontis, samtempe, ĉiuspecajn diskriminaciojn, kiuj, kvankam ili malpliiĝis, daŭras ĝis hodiaŭ, kiel pruvas la multaj policaj perfortaĵoj. En la sudaj ŝtatoj la leĝa egaleco estis enkondukata nur en la jaro 1964.

Same kiel rasismo, la regado de la monaj potencoj estas konstanto en la historio de Usono. Al ĝi aldoniĝis ekde post la fino de la dua mondmilito la pezo de la milita-industria komplekso. Krome, ĉirkaŭ ĉi tiu tempo, gazeta magnato Henry Luce alvokis la regantan klason fari el la 20-a jarcento “la Usonan Jarcenton” ; kaj tiu esprimo baldaŭ fariĝis banala parto de la pripolitika vortprovizo. Kredo je la priĉia supereco de Usono estas ankoraŭ forta hodiaŭ, precipe inter la Respublikana balotantaro. Al la militismo, naciisma aroganteco, difuzaj aŭ koncentritaj formoj de rasismo, aldoniĝas la pezo de fundamentismaj religioj kaj superstiĉaj kredoj. Se eblas lamenti en Eŭropo pri la rolo de sociaj retoj, kie cirkulas ĉiuspecaj onidiraĵoj kaj bizaraj teorioj, sen la filtrilo de profesia ĵurnalismo, en Usono, jam delonge fundamentismaj evangeliistoj kaj ekstremaj dekstruloj distilas senbride siajn venenojn ĉe lokaj radistacioj.

U.S. military budget seen from Italy: More arms than ever – Workers World

Du esencaj karakterizaĵoj apartigas la Usonan politikan kulturon de la Eŭropa politika kulturo: pli granda pezo de ekstremdekstraj ideologioj kaj malpli forta laborista kaj socialisma tradicio ; tial, la iluzioj de Trumpismo unuflanke, kaj aliflanke, la malfacileco de Bernie Sanders superi en la Demokrataj antaŭbalotoj. Cetere, la unu-runda balot-sistemo marĝenigas la partiojn situantajn maldekstre de la demokratoj, precipe la Verduloj, kaj permesas al la faŝismaj tendencoj teni kiel ostaĝojn la plej respektindajn el inter la Respublikanoj.

La nov-liberala tutmondiĝo prezentas la samajn problemojn ambaŭflanke de la Atlantiko: malindustriiĝo, stagnado de malaltaj salajroj, disvolviĝo de ekonomia malsekureco. Ĉe la ideologia nivelo ni trovas en Eŭropo la samajn tendencojn kiel en Usono, sed ilia pezo kaj la manovro-kapablon, kiun la institucioj permesas al tiuj tendencoj, tute ne samas. Sume, la usonanoj estas niaj aliancanoj, sed ĉi tiuj aliancanoj estas samtempe peza ŝarĝo. Urĝas por ĉiuj eŭropanoj ĝuste taksi la koston de ĉi tiu ŝarĝo kaj la riskojn, kiujn prezentas al ni, la alianco kun potenco kies estonto estas tiom malsekura.

Venko certe, sed pala, malfirma venko

Ne nur la kvarjara regno sed ankaŭ la eliro de Donald Trump havas tragedian-komikan aspekton. Komika ĝi estas, pro la fakto ke ĉiu povas konstati ke Donald Trump estas iuspeca klaŭno, pro sia senĉesa mensogado, siaj absurdaj pri-sanaj konsiloj, siaj sen-degnaj atakoj kontraŭ oponantoj aŭ hieraŭaj kunlaborantoj. Tragedia tamen, pro tio ke li, dum kvar jaroj, tenis kiel ostaĝon ne nur sian popolon sed eĉ la tutan planedon, per sia negado de la scienco kaj per sia ĥaosa, ofenda kaj agresema diplomatio. La homaro, aŭ almenaŭ tiu parto kiu havas liberan aliron al diversecaj inform-fontoj povas nun suspiri pro malpeziĝo. Aŭ ĉu vere indas?

Joe Biden prêt à en découdre avec Donald Trump, peu importe le moyen

Unuflanke, Biden povos remeti sian nacion sur la relojn post tiom da misvojiĝoj dum kvar jaroj de Trumpismo. Koncerne la natura medio, li certe rekonstruos la protektadon de akvo-provizoj kaj plifortigos la regularon por pura aero. Kaj, plej grave, li reeniros la interkonsenton de Parizo por bremsi la klimatan ŝanĝon, la unikan esperon por ke la tuta mondo decide ĉirkaŭprenu tiun defion. Nek ekzistas dubo ke li insiste klopodos por defendi kaj etendi la san-asekuran sistemon. Biden, sub premo de la maldekstra flanko de sia partio, eĉ engaĝiĝis pli-altigi la minimuman horan salajron ĝis 15 dolarojn.

Tamen, Trump fiaskis sed kerne, Trumpismo restas forta. Konkrete, la Senato restos sub la kontrolo de la Republikanoj, escepte se la Demokratoj akiros la du Senatajn seĝojn de la ŝtato de Georgio pri kiuj oni balotos ene de kelkaj semajnoj. Trump nomumis tri juĝistojn el la naŭ sidantaj nun en la supera kortumo; tial la konservativuloj tenas nun plimulton de ses, kontraŭ tri seĝoj por la liberaluloj. Similan malekvilibron li kreis rilate al la Federaciaj juĝistoj. Tiuj juĝaj postenoj okupiĝas dumvive, kaj la nomumintoj estas historie inter la plej junaj. Tio garantios jardekojn de juraj decidoj favore al la religia dekstro kaj konforme al la korporaciaj interesoj.

Pli vaste, Usono estas pli dividitaj ol iam ajn ekde la civita milito (1861-1865). Ne temas nur pri du kampoj sed pri multego da etnaj, religiaj kaj sociaj grupoj, iom unuigitaj per la du partioj en du sin forte kontraŭantaj koalicioj. En la Demokratia, la maldekstro penas por defendi ekologion kaj sociajn rajtojn kontraŭ la Nacia Komitato (Democratic National commitee) kiu multe dependas de mondonacojn de korporacioj kaj bankoj kaj ne pretas rompi kun siaj Wall Street kaj “Hi-tech” subtenantoj. Krome, la Demokratia gvidistaro subtenas senkondiĉe la komercan tutmondiĝon, kiu forte damaĝis plurajn industriajn branĉojn kaj kostis multajn bone pagitajn labor-postenojn. En la Respublikana Partio, Donald Trump sukcesis arigi diversajn frustrojn kaj malkontentojn kaj kunigi ilin kun tradicioj de religia ekstremismo, blanka supereco, kaj primitiva virecismo. La ideo de Usona aparteco kaj supereco estas multe pli profunde enradikiĝita en la nacia animo ol alilandanoj ĝenerale agnoskas. Ni komprenu ke ĝi permesis al Trump doni fortan konsiston al la ekstrem-dekstra frakcio kiu nun dominas la Republikanojn kaj timigas la plej malebriajn el iliaj gvidantoj. La ideologio de “Make America Great Again” estas venena trinkaĵo. Nenio montras ke la botelo, kiu enhavas ĝin, estus nun malplena.

Michael Leibman

Usono gvidas pakton kontraŭ virinaj rajtoj kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Women's Rights | Greens/EFA

La virinoj rezistas: ĉi-tie, antaŭ la Eŭropa Parlamento, protesto kontraŭ la Pola leĝo malpermesanta aborton

La dudek-duan de oktobro Usono subskribis, kune kun 31 aliaj landoj, internacian deklaracion kontraŭ la rajto de virinoj interrompi siajn gravedojn.

Ili okazigis virtualan subskriban ceremonion inkluzivantan reprezentantoj de tiaj landoj kiaj Hungario, Pollando, Brazilo, Egiptujo, Irako, Libio, kaj Sauda Arabujo,

Kun escepto de Usono, neniu el la 32 koncernataj landoj rangis pli alte ol 95a en la internacia klasifiko pri Virinoj, Paco, kaj Sekureco de la Universitato Georgetown) Women, Peace and Security Index. Krome ili estas ĉiuj konsideritaj kiel maldemokrataj ŝtatoj en la listo kompilata per la periodaĵo “The Economist”.

Aldone al kondamni aborton la deklaracio substrekas la neceson defendi naciajn suverenecojn en la globa politiko, kontraŭante la defendon per UN de la reproduktaj rajtoj de virinoj. La usona dekstremuloj strebas konstrui internacian koalicion kontraŭ tiuj rajtoj kaj kontraŭ multflankismo. Ni esperu ke la proksimiĝanta balotado por la usona Prezidanto kaj Senato, liveros fortan malvenkon al tiuj malhelismaj fortoj.

Kiel eŭropaj bankoj evitas impostojn

La plejmulto de la bankoj en Eŭropo movas siajn profitojn trans la landlimoj, por eviti pagi impostojn, laŭ ĵus eldonita raporto de la asocio “Transparency International” (“Travideblo Internacia). La asocio analizis donitaĵojn de la lastaj kvin jaroj kaj komparis la profitojn deklaritajn en diversaj landoj kun la nombro de homoj dungitaj per la bankoj en tiuj samaj landoj. Evidentiĝas ke la bankoj deklaras profitojn ne en la landoj kie siaj dungitaroj kreas riĉaĵojn, sed en la landoj kie la impostoj estas plej malaltaj. Ekzemple, la Deutsche Bank (Germana Banko) deklaris € 418 milionojn de profitoj en Malto, sed, strange, ne dungis tie eĉ unu solan homon. Miraklo de la moderna kapitalismo?

Entute, la raporto ekzamenis la publike raportitajn donitaĵojn de 39 bankoj, kiuj flankenverŝis profitojn en 31 impost-oazojn. Tiel, dum la konsiderita tempo, 14 miliardoj da Eŭroj eskapis la pagon de impostoj.

La germana Eŭropa Parlamentano Sven Giegold informas ke eblas redakti tian raporton pri impostaj manovroj danke al la leĝaj ŝanĝoj enkondukitaj post la financa krizo de la jaro 2008. Bedaŭrinde tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne etendiĝis al la entreprenoj de aliaj ekonomiaj branĉoj. La Parlamento jam voĉdonis favore al tiuspeca aranĝo sed la eŭropa Konsilo de Ministroj ĝis nun ne atingis la necesan unuanimecon, refoje montrante kiom necesas ŝanĝi la funkciadon de la eŭropaj institucioj.

Venko de la Maldeskstro kaj de la Verduloj en Nov-zelanda balotado.

La Verduloj progresas malgraŭ lavanga venko de la Labor-partia ĉef-ministrino.

En la lastatempa novzelanda balotado la Labora Partio atingis senantaŭan venkon. Gvidataj de la ĉef-ministrino Jacinda Arden ili gajnis 49.1 procentojn de la voĉoj. Tamen, ne nur la Laborpartianoj havis kaŭzon por ekĝoji pri la rezultoj; siaflanke la Verda Partio, malgraŭ la fortan popularecon de Jacinda Arden, kreskigis sian procenton de la donitaj voĉoj, kompare al la 2017 balotado, ĝis 7.6%. Tio estas rigardita de la amas-komunikiloj, kiel bona rezulto spite ke la Verduloj estis atingintaj 11 procentojn de la de la voĉoj en unu antaŭa jaro. Sed tiam ili ne konkurencis tiom populara ministro. Jacinda Arden estas alte aprezata de Nov-Zelandanoj pro ia pritrakto de la kronvirusa krizo kaj sia agado por kontroli la posedon de personaj armiloj. Krom batali pri ekologio la Verda partio postulas pli da socia egaleco. Ili aprobas la amasajn elspezojn por subteni la ekonomion, severe frapitan per la kronvirusa pandemio, sed substrekas la neceson financi tiajn elspezojn per imposto sur la riĉeco.

La Labora Partio havos de si mem plejmulton de la seĝoj en la Parlamento, kaj povus regi sole, sen la apogo de la Verda Partio. Tamen la ĉef-ministrino planas la malfermon de interparoloj kun la Verda Partio por starigi la novan registaron, kaj politikaj analizistoj atendas pozitivan rezulton de tiuj intertraktoj. La ĉef-ministrino strebas fortigi sian plejmulton kaj profiti la sperton de la Verdoj en apartaj fakoj.

Krom sia relativa sukceso en la proporcia voĉdonado, la Verduloj festis venkon en la distrikto de Auckland centro, kie, neatendite, estis elektita la verda kandidatino Chloe Swarbrick.

La dekstra Nacia Partio spektakle fiaskis rikoltante nur 29 procentojn de la voĉoj.

La Verda Chloe Swarbrik atribuas sian ne atenditan venkon al nova strategio

https://i.guim.co.uk/img/uploads/2018/07/28/Chloe_Swarbrick.png?width=300&quality=85&auto=format&fit=max&s=21b90c771089b7b91c35cdec71f55525

La ĵus elektita Membro de Parlamento deklaris:

“Ni eliris nian kutiman globeton… Ni aktivigis centojn de junuloj, eĉ tiuj ne sufiĉe aĝaj por voĉdoni…Ni faris senhonte progreseman kampanjon por urĝa klimata agado, por garantita baza enspezo kaj por la necesa imposto sur la riĉeco necesa por ĝin pagi. Ni frontis la Laboran “ruĝan tajdon”, du malfavorajn opinio-sondadojn kaj la laŭdire konvencian saĝecon”