Tag Archives: Bolotaj rezultoj

Forta progreso de la Skota Verda Partio

Sabato, la 8a de Majo,

Malgraŭ balot-sistemo kiu ne favoras la disvolvon de novaj aŭ minoritataj partioj, la Skota Verda Partio faris signifan progreson en la ĵus pasinta ĝenerala balotado. Kiel partneroj de koalicio kun la Skota Nacia Partio, evidentiĝas ke la Skotaj Verduloj havos gravan efikon sur la estonto de la Skota Parlamento kaj sur Skotlando pli ĝenerale. La skota balot-sistemo konsistas el nur unu rundo. Tiel kandidato ne bezonas havi absolutan plimulton por esti elektita; sufiĉas al ŝi aŭ li simple ricevi pli da balot-voĉoj ol ĉiu alia kandidato. Tamen post pozitiva kampanjo enfokusigita sur la verda ekonomia resaniĝo kaj sur la alfrontado de la klimata krizo, la Skotaj Verduloj spertis progreson en ĉiu regiono de Skotlando. Al la kvin reelektitaj Verdaj Membroj de la Skota Parlamento (MSP) aldoniĝis tri pliajn. Ĉi tio estas ĝis nun la plej bona rezulto de la partio.

La balota rezulto ankaŭ signifas, ke la Skotaj Verduloj nun konsistigas kun la Skota Nacia Partio plimulton en la Skota Parlamento favore al la sendependeco de Skotlando

Lorna Slater kaj Patrick Harvi, kungvidantoj de Skota Verda Partio

Komentante, la kun-gvidanto de la partio Lorna Slater diris:

“Kun ĉi tiu rekorda rezulto, la Skotaj Verduloj kreskigis niajn voĉojn kaj influon en Skotlando okaze de ĉi tiu elekto. Tio estas ĉar dum aliaj partioj havis taktikan aliron al la voĉdonado kaj mallongan perspektivon, la Skotaj Verduloj faris pozitivan kampanjon pri verda ekonomia resaniĝo kaj pritrakto de la klimata krizo.

“Estas klare, ke ni devas komenci labori por nova pli verda estonteco por nia lando, kaj parto de tio devas esti referendumo pri kiel Skotlando estos regata. Balotantoj donis plimulton en la Skota Parlamento al pro-sendependecaj partioj , kun la Skotaj Verduloj ludante esencan rolon, kaj nun Boris Johnson estas devigata agnoski tiun demokratan mandaton.

“La Skotaj Verduloj daŭrigos nian konstrueman rolon en la Skota Parlamento, kie ni celas plibonigi la vivon en Skotlando. Ni volas fari ke la impostoj estu pli justaj kaj la publika transporto senpaga. Ni volas protekti la naturon en Skotlando kaj la klimaton tutmonde.”