Tag Archives: verdaj partioj

Verda Partio de Anglujo kaj Kimrujo festas rekordajn rezultojn

9a de majo 2021

La Verda Partio festis la plej bonajn lokajn balotajn rezultojn en sia historio kun pli da Verdaj konsilistoj en pli multaj Konsilioj tra Anglujo ol iam ajn antaŭe. Voĉdonantoj tra la tuta lando evidentigis sian esperon por pli verda estonteco post la KOVIM-pandemio.

La Verduloj gajnis entute 155 seĝojn kaj gajnis reprezenton en 18 novaj konsilioj en la ĉi-jaraj lokaj elektoj. Tio portas la nombron de Konsilioj kun Verda reprezentantaro al 141.

Kungvidanto de la Verda Partio Jonathan Bartley diris: “Denove ni vidas rekordajn rezultojn por la Verda Partio. Verda ondo balaas tra la lando, kun Verduloj gajnantaj sidlokojn en lokoj ĝis nun regitaj de Laboristoj kaj Konservativuloj. Ĉi tiuj estas voĉdonoj por nia forta vizio kaj praktikaj politikoj por verda estonteco.

Verda gvidanto Jonathan Bartley en batalo kontraŭ eldomigoj

“Ĉu en Burnley aŭ Bristol, homoj turnas sin al la Verduloj, ĉar ili scias, ke la maniero, kiel ni gajnis siajn voĉdonojn, estas la maniero, kiel ni uzos la potencon, kiun ili donis al ni : kun diligenta laboro kaj humileco. Ni ne konsideras ilian subtenon kiel senkondiĉan.

“En tempo de multnombraj krizoj oni rekonas, ke la Verduloj estas pretaj. La ŝanĝoj, kiuj okazas en la mondo, estas tiuj, kiujn ni antaŭvidis kaj ni havas la politikojn kaj la vizion ne nur por malhelpi tion kio misfunkcias, sed ankaŭ por uzi la ŝanĝojn survoje por konstrui pli bonan socion por ni ĉiuj.

“Homoj scias ke pli bona, pli verda estonteco eblas : estonteco, kie ni traktos la klimatajn kaj ekologiajn krizojn, sed ankaŭ ebligos al komunumoj en ĉiu angulo de Anglujo kaj Kimrujo prosperi”.