Kiel eŭropaj bankoj evitas impostojn

La plejmulto de la bankoj en Eŭropo movas siajn profitojn trans la landlimoj, por eviti pagi impostojn, laŭ ĵus eldonita raporto de la asocio “Transparency International” (“Travideblo Internacia). La asocio analizis donitaĵojn de la lastaj kvin jaroj kaj komparis la profitojn deklaritajn en diversaj landoj kun la nombro de homoj dungitaj per la bankoj en tiuj samaj landoj. Evidentiĝas ke la bankoj deklaras profitojn ne en la landoj kie siaj dungitaroj kreas riĉaĵojn, sed en la landoj kie la impostoj estas plej malaltaj. Ekzemple, la Deutsche Bank (Germana Banko) deklaris € 418 milionojn de profitoj en Malto, sed, strange, ne dungis tie eĉ unu solan homon. Miraklo de la moderna kapitalismo?

Entute, la raporto ekzamenis la publike raportitajn donitaĵojn de 39 bankoj, kiuj flankenverŝis profitojn en 31 impost-oazojn. Tiel, dum la konsiderita tempo, 14 miliardoj da Eŭroj eskapis la pagon de impostoj.

La germana Eŭropa Parlamentano Sven Giegold informas ke eblas redakti tian raporton pri impostaj manovroj danke al la leĝaj ŝanĝoj enkondukitaj post la financa krizo de la jaro 2008. Bedaŭrinde tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne etendiĝis al la entreprenoj de aliaj ekonomiaj branĉoj. La Parlamento jam voĉdonis favore al tiuspeca aranĝo sed la eŭropa Konsilo de Ministroj ĝis nun ne atingis la necesan unuanimecon, refoje montrante kiom necesas ŝanĝi la funkciadon de la eŭropaj institucioj.

This entry was posted in Senkategoria on by .

About mikaelo51

Mi estas Usono-devena Franco. De ĉiam mi interesiĝis pri historio, politiko kaj ekonomio, kaj multe atentis la kritikojn de nia ekonomia sistemo de ekologia vidpunkto. Mi aliĝis al la Franca Verda Partio en la jaro 1993. Amiko en la Verda Partio informis min pri Esperanto kaj alpelis min al ĝia lernado en la jaro 2006.

Leave a comment