“Verdire, Verde kaj Verve”, unua renkontiĝo temanta pri karbo

Sub la titolo “Verdire, Verde kaj Verve” organiziĝis la unua reta renkontiĝo pri politika ekologio, la dimanĉon 18an de aprilo. Partoprenis pli ol dudek homoj el tri kontinentoj. La temo estis la historie ŝlosila rolo de karbo por nia civilizacio, kaj la grava danĝero kiun tiu materialo starigas nuntempe por la sano de nia planedo. La diskutado estis sufiĉe vigla kaj multe-flanka kaj estigis multajn demandojn kiujn ni ne havis la tempon plene pritrakti.

Resumo

La unua uzo de karbo aperis mezepoke, pro manko de ligno rezultanta de la forhako de arbaroj kaj de la kreskado de la en-urba loĝantaro. Ĝi provizis la ne malhaveblan hejtadon de domoj sed samtempe eblis konstati la haladzon kiun ĝi produktis kaj la malsanigajn efikojn de ĝia fumo. La teknologiaj rimedoj tiam disponeblaj ne permesis profundan minadon kaj ligno daŭre superregis la merkaton de brulaĵoj. Tio ŝanĝiĝis dum la naŭdeka jarcento. La perfektigo de vapormaŝinoj lanĉis la industrian revolucion, permesis profundan minadon kaj sekve la kreadon de pli multnombraj kaj pli diversaj maŝinoj. Nia civilizacio disvolviĝis, kun siaj komfortoj kaj samtempe siaj malagrablaĵoj kaj danĝeroj.

Hodiaŭ, la kreskado de la tutmonda homa loĝantaro kaj la rapida ekonomia evoluo en la antaŭe superregitaj landoj kiel Barato kaj Ĉinio, helpata ĝuste per karbo, grave kontribuas al la ellaso de forcejaj gasoj kaj sekve al la klimata ŝanĝo. Samtempe, ne ĉiuj el la pli evoluintaj landoj estas rezignintaj pri karbo. Ĉi-rilate ni aparte ekzamenis la situacion en Germanio, kiu forlasis la atoma-energion sed planas rezigni pri karbo nur ĝis la 2038a jaro. Karbo kaŭzas morton de dekmiloj da homoj en la mondo ĉiu-jare, nun precipe per poluado de la aero. Ĝi kompreneble serioze damaĝas la klimaton, tamen havas la avantaĝon esti amase minebla kaj stokebla. Se ne rigardi la malsanigan aspekton, ĝi estas kost-efika.

Dum la diskutado ni rapide elvokis diversajn eblajn solvojn. Ni ankaŭ priparolis la situacion en Afriko, kies enloĝantoj frontas malfacilan aliron al la necesajn brulaĵojn kaj devas trovi adaptitajn rimedojn kaj subtenojn kiuj permesos favoran evoluon sen endanĝerigi nian komunan estontecon.

La partoprenantoj decidis daŭrigi tiun diskutadon dum plua kunveno okazonta la 2an de majo. Du semajnojn poste ni pritraktos novan temon. Ĉiuj estas invitataj fari proponojn por niaj diskutoj kaj kompreneble partopreni.

This entry was posted in Senkategoria on by .

About mikaelo51

Mi estas Usono-devena Franco. De ĉiam mi interesiĝis pri historio, politiko kaj ekonomio, kaj multe atentis la kritikojn de nia ekonomia sistemo de ekologia vidpunkto. Mi aliĝis al la Franca Verda Partio en la jaro 1993. Amiko en la Verda Partio informis min pri Esperanto kaj alpelis min al ĝia lernado en la jaro 2006.

1 thought on ““Verdire, Verde kaj Verve”, unua renkontiĝo temanta pri karbo

  1. verdulo

    Koran dankon, Michael,

    mi esperas ke Germanio sukcesos eliri el karbo-bruligo jaron post jaro lau tiu plano – au ech pli frue, kiun postulas Greenpeace ktp.

    Atomenergio ankorau funkcias ghis 2022 – espereble sen akcidentoj. Tiu decido estis farita 2011.

    Bondezirojn, amike, manfred

    Like

    Reply

Leave a comment