La Ĝenerala sekretario de UNO petas la nuligon de ĉiuj karbo-projektoj por konservi ŝancon savi la klimaton

Karbo centralo kaj vent-radoj konkuras (ĉi tie en Germanio)

La pasintan mardon, emfazante, ke la mondo ankoraŭ havas “batalan ŝancon” limigi tutmondan varmiĝon per tuja kaj ambicia klimata agado, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, instigis registarojn kaj privatan sektoron nuligi ĉiujn planitajn karbajn projektojn, ĉesigi financadon por karbo-bruligaj elektro-centraloj, kaj elekti anstataŭe subteni justan transiron per investado en renovigebla energio.

“Iam karbo alportis malmultekostan elektron al tutaj regionoj kaj esencajn laborpostenojn al komunumoj,” Guterres diris en video-mesaĝo ĉe la virtuala kunveno de la Alianco por Transiro el Karbo. “Tiuj tagoj forpasis.”

Elimini karbon de la elektra sektoro estas la plej grava paŝo por konformiĝi al la 1,5-grada celo,” Guterres daŭrigis, aludante al la politika celo malhelpi planedajn temperaturojn leviĝi pli ol 1,5 ° C super antaŭindustriaj niveloj. “La tutmonda karba uzo en elektroproduktado devas fali je 80% sub la niveloj de 2010 ĝis 2030,” li aldonis.

Plenumi la klimatan celon de 1,5 ° C dum ĉi tiu jardeko eblas, laŭ Guterres, sed postulos forigi “la plej malpurajn, plej poluajn kaj, jes, pli kaj pli multekostajn fosiliajn brulaĵojn de niaj elektrosektoroj.”

En sia alparolo, la estro de UN indikis tri paŝojn, kiujn devas fari publikaj aŭtoritatoj kaj kompanioj por “fini la mortigan toksomanion je karbo.”

- Nuligi ĉiujn tutmondajn karbajn projektojn jam lanĉitaj
- Fini la internacian financadon de karbaj centraloj kaj stiri la investadon al projektoj pri renovigeblaj energioj
- Komenci tutmondan klopodon por finfine organizi justan transiron.

Guterres alvokis la 37 membrojn de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo (OECD) – grupo de relative riĉaj landoj kun pli granda historia respondeco, pro ĉerpado de fosiliaj brulaĵoj kaj elsendado de forcejaj gasoj, kiuj kaŭzas mortigan poluadon kaj detruas la klimaton – al ” engaĝiĝo por forigo de karbo “ĝis 2030, kaj instigas ne-OCDE-landojn fari tion antaŭ 2040.

Pledante por fino al la tutmonda financado de karbaj projektoj kaj transpaŝo al subtenado de evoluaj landoj por transiro al pura energio, Guterres petis “ĉiujn multflankajn kaj publikajn bankojn – same kiel investantojn en komercaj bankoj aŭ pensiaj fondusoj – ŝanĝi siajn investojn nun favore al la nova ekonomio de renovigebla energio. “

Emfazante, ke “la transiro de karbo al renovigeblaĵoj rezultigos la netan kreadon de milionoj da laborpostenoj antaŭ 2030,” Guterres agnoskis, ke “la efiko sur regionaj kaj lokaj niveloj estos diversa.”

“Ni havas kolektivan kaj urĝan respondecon trakti la gravajn defiojn, kiuj venas kun la rapideco kaj amplekso de la transiro,” li daŭrigis. “La bezonoj de karbo-produktantaj komunumoj devas esti agnoskitaj, kaj konkretaj solvoj devas esti provizitaj je tre loka nivelo.”

La estro de UN instigis “ĉiujn landojn akcepti la gvidliniojn de la Internacia Organizo pri Laboro por justa transiro kaj adopti ilin kiel minimuman normon por certigi progreson al deca laboro por ĉiuj.”

La pandemio de koronaviruso, rimarkis Guterres, “akcelis” la malpliiĝon de la “ekonomia daŭrebleco de karbo”, dum planoj por ekonomia revigligo donas eblecon starigi verdan transformon de la monda infrastrukturo.

En multaj mondopartoj, justa transiro kongruas kun garantio de universala aliro al energio, diris Damilola Ogunbiyi, ĝenerala direktoro kaj speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario pri Daŭrigebla Energio por Ĉiuj.

Ogunbiyi diris al la ĉeestantoj de la konferenco, ke preskaŭ 800 milionoj da homoj en la tuta mondo ankoraŭ malhavas aliron al baza elektro, dum 2,8 miliardoj estas sen puraj kuiraj brulaĵoj.

“Ĝuste nun ni estas ĉe vojo-kruciĝo, kie homoj volas ekonomie restari, sed ili serĉas la plej bonajn ŝancojn por fari tion,” ŝi diris. “Kaj ni emfazas investojn en daŭrigebla energio por instigi ekonomian disvolviĝon, krei novajn laborpostenojn kaj doni ŝancojn al la homoj plenumi siajn tutajn kapablojn.”

This entry was posted in Senkategoria on by .

About mikaelo51

Mi estas Usono-devena Franco. De ĉiam mi interesiĝis pri historio, politiko kaj ekonomio, kaj multe atentis la kritikojn de nia ekonomia sistemo de ekologia vidpunkto. Mi aliĝis al la Franca Verda Partio en la jaro 1993. Amiko en la Verda Partio informis min pri Esperanto kaj alpelis min al ĝia lernado en la jaro 2006.

1 thought on “La Ĝenerala sekretario de UNO petas la nuligon de ĉiuj karbo-projektoj por konservi ŝancon savi la klimaton

  1. verdulo

    Tre bona informo. kaj tre kompleksa temo – fini la karbo-bruligon kaj zorgi pri chi-tiuj laborlokoj – ekzemple en Pollando, Hindio, Australio …Kaj produkti la elektron alimaniere. Instalado de ventoradoj kaj akvo-forto evitante natur-damaghojn.

    Like

    Reply

Leave a comment